Purpura lamio
Purpura lamio | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||
Purpura lamio (Lamium purpureum L., 1753) estas jara (foje dujara) herbeca planto el la familio lamiacoj (Lamiaceae Martinov, 1820) ankaŭ nomataj Labiaete. Ĝi estas indiĝena de Eŭropo kaj Azio, sed estis enkondukita en Ameriko.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La planto altas 15-25 cm.
Folioj: ĝiaj folioj (1-2,5 cm longaj kaj preskaŭ samlarĝaj) havas koran formon, iom malregule krenelitan kun disaj haroj. La folioj fiksatas al la tigoj per petiolo. June ili leĝere ruĝas kaj verdiĝas maturiĝante.
Tigo: la disbranĉiĝanta tigo kvadratformas kaj iom raspas. Ofte ĝi nudas inter la bazaj folioj kaj la supraj.
Floroj: pseŭdoverticilaj, la floroj grupiĝas 6-10-ope je la akselo de la folioj. La purpura korolo, iom makulita, longas ĉirkaŭ 1 cm kun rekta tubo interne haroza kun "gorĝo" dilatita; la malsupra lipo kun meza lobo mallarĝiĝas baze; la supera harozas ekstere; la akenoj glatas.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Ili ĉefe kreskas en kampoj, ĝardenoj kaj vitoj, kie ili invademas kaj konsideratas kiel trudherboj; ilin oni renkontas en Eŭropo kaj okcidenta Azio.